JEB diskutas, festas kaj kreskas – raporto pri renkontiĝo en Londono 2018

Ariel Bonkorpa Raportoj 2 Komentoj

Mi treege ĝojas verki ĉi tiun raporton. Tiel multe, ke mi faris ĝin la finan tagon de la ĵusa semajnfina renkontiĝo, alveninte hejmen kun multe da novaj ideoj kaj entuziasmo. Ne nur estis vigla kaj amuza evento por spertaj Esperantistoj, sed venis ankaŭ pluraj novuloj, kaj ni ekhavis novajn komitatanojn dum nia jarkunsido. La renkontiĝo okazis en Londono, de la 25a de Majo ĝis la 27a, kaj ĉeestis 17 homoj tra la evento.

La evento komenciĝis Vendrede ĉe la Londona Esperanto-Klubo. Sophie Horrocks prelegis pri la diversaj junularaj aranĝoj, kiuj okazos ĉijare, kaj poste mi, Ariel Bonkorpa, prelegis pri la diversaj manieroj aktiviĝi ene de Esperantujo, ĉu per arto, organizi eventojn, instrui, kaj donis konsilojn pri kiel efike kaj daŭrigeble fari tion.

Lumbildo de mia prezentaĵo

Poste prelegis John Wells pri sia historio kiel Esperantisto, por ‘montri iom la maljunan flankon al la junuloj’. La prelego estis tre interesa, kaj por mi kiel junulo, estis mirige aŭdi rakontojn de la verda mondo en epoko antaŭ Interreto, kiam oni ne povis flugi kaj devis fari longajn trajnvojaĝojn por atingi universalan kongreson!

Foto de la pikniko

Sabate ni iris al Greenwich Park por pikniki, kaj feliĉe estis belega, varma vetero. Kelkaj el ni ludis per flugdisko, gvidata de Tyron Surmon, komitatano – mi faris fotojn, sed pro la rapidega movado, ili estas tro malfokusitaj kaj nedignaj por montri.

Post la pikniko ni iris al Rothbury Hall, kie ni faris sesion cele al novuloj. Unue ni spektis la dokumentarfilmon The Universal Language, sekvita de vigla diskutrondo pri la filmo. Estis tre interese aŭdi la perspektivojn de la novuloj pri la prezentita rakonto kaj Esperantujo pli ĝenerale.

Post paŭzo, Oscar Hughes faris prelegon, “La angla kaj Esperanto, du internaciaj lingvoj?”. Ĝi detaligis la pozicion de la angla rilate al politiko kaj ekonomio, kaj poste klarigis la diferencojn inter ĝi kaj Esperanto, ekz. ke Esperanto ne havas same fiksitan ‘kernon’ de landoj, kie ĝi plej regas, kaj ke ĝi ne estas establita pro ekonomiaj premoj, sed per la lernemo kaj esperemo de ĝiaj uzantoj. La prelego tre koncize prezentis la faktojn, kun klaraj bildoj kaj diagramoj, kaj ĝi lanĉis interesan diskuton poste.

Tyron Surmon prelegante pri la brita konstitucio

Tiam estis la prelego de Tyron Surmon, “La Brita Konstitucio, kaj kial ĝi estas interesa”. Sekvante la fadenon de Brexit/Briteliro, Tyron resumis la historion kaj aktualan realon de la brita konstitucio, kaj kial ĝi estas aparta kaj tre komplika rilate al la konstitucioj de aliaj landoj. Mi lernis multajn aferojn, ekz. ke Britia leĝo baziĝas ofte sur ‘konvencio’, kio estas normoj kaj kutimoj, kiuj ne estas eksplicite priskribitaj en la leĝaro mem.

La sesio finiĝis per la jarkunsido de JEB. Ni diskutis plurajn aferojn: nian agadon dum la pasinta jaro, niajn celojn kaj esperojn por la asocio, kaj kion homoj volas, ke ni faru. Ĉisube mi resumas la plej gravajn decidojn:

  • Ariel Bonkorpa kandidatiĝis por resti prezidanto kaj estis unuvoĉe elektita.
  • Tyron Surmon kandidatiĝis por resti komitatano kaj estis unuvoĉe elektita.
  • Sophie Horrocks kandidatiĝis por fariĝi komitatano kaj estis unuvoĉe elektita.
  • Margot Przymierska kaj Oscar Hughes decidis aktiviĝi en JEB, kvankam ili ne oficiale aliĝos al la komitato.
  • Ni decidis, ke ni eknombros membrojn, kaj ke ni daŭrigos fari aranĝojn kun miksaĵo de amuziĝado kaj klerigado, kaj investos pli da energio en sociaj retoj kiel Telegramo.

Foto de ni en Rothbury Hall

Krome, ni koncize prezentis nian novan konstitucion dum la jarkunsido. Vi povas legi la tutan konstitucion ĉi tie.

Tiuvespere ni iris al drinkejo The Gate Clock por tute meritita vespermanĝo kaj amuziĝado. Ni fariĝis tre gajaj, kaj kantis animvekan version de Dek Bovinoj, poste ricevante aplaŭdon de la aliaj drinkejanoj – do finfine, tre bona kaj bunta tago!

La renkontiĝo finiĝis Dimanĉe, kiam Anna Löwenstein afable gvidis nin tra la nobela domo Kenwood House kun Esperantlingva komentario. Estis tre bele havi ankaŭ tiun ‘kulturan’ flankon dum la evento, kaj mi ĉiam miras, kiom da diverseco oni povas trovi proksime en Londono.

Mi iris hejmen de la evento kun granda ĝojo en mia koro. Mi sentas, ke la laboro de mi kaj Tyron, kaj la eksvicprezidanto Saŝa Murr, en la pasintaj kelkaj monatoj por JEB akirigis al ni multajn gajnojn, kaj nun ni disponas pli grandan komitaton, plena je novaj ideoj kaj energio. Ni tre dankas ĉiujn partoprenintojn, kaj se vi ne venis, ni tre esperas vidi vin venontfoje!

Comments 2

  1. Tre interesa reporto pri la lastatempa semajnfina renkontiĝo, Ariel. Gratulon al vi ĉiuj pro la reaktiviĝo de JEB kaj la multaj malsamaj eventoj de la pasinta semajnfino. Mi bedaŭras, ke mi ne povos ĉeesti la sabaton kaj dimanĉon sed vere ĝuis viajn prelegojn vendred-vespere kaj renkonti vin ĉiujn.
    Grandegajn bondezirojn por la estonteco de JEB!
    Rico.

    1. Post
      Author

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.