Raporto pri nia evento en Oksfordo, aŭgusto 2019

Tyron Surmon Aranĝoj, Novaĵoj, Raportoj Lasi Komenton

The new committee, left to right, Ariel, Tyron, and Adam

La ĵusa JEB-renkontiĝo okazis en Oksfordo, dum la semajnfino de la 31a de Aŭgusto ĝis la 1a de Septembro, kun 14 ĉeestantoj. Eble tendenca kiel unu de la organizantoj, mi pensis ke la evento estis bonega, kaj revenante hejmen mi estas plena je ideoj kaj entuziasmo, kaj sentas min tre pozitiva pri la baldaŭa estonteco de JEB.

La evento komenciĝis sabaton, en luita ĉambro super kafejo en la centro de Oksfordo, nomata Turl Street Kitchen. Estis la kutima ĥaosa organizado je la komeco – seĝoj mankis, la ĉambro ne estis preta, la projekciilo ne funkciis – sed kun la helpo de la frualvenantoj, ĉio estis preta kaj funkcianta je la 1a, kiam la evento oficiale komenciĝis.

Ariel Bonkorpa (JEB Prezidanto) estris enkondukan sesion, kie ĉiuj enkondukis si mem kaj ŝi klarigis la programon por la semajnfino. Ŝi donis skezon de la diversaj aktivaĵoj de JEB dum la pasinta jaro, inkluzive teatran eventon en Esperanto, plurajn enkondukajn sesiojn de Esperanto al neesperantistoj kaj Esperanto-kurson en Bristolo. Poste, ni faris nian jarkunsidon, kun tre fruktodona diskutado, kun la ĉefaj punktoj skribitaj sube.

Felix’s talk, ‘Topology is cool’
  • Tyron Surmon kandidatiĝis kiel Prezidato, kaj estis elektita unuanime
  • Ariel Bonkorpa kandidatiĝis kiel Vic-Prezidanto, kaj estis elektita unuanime
  • Adamo Brooking kandidatiĝis kiel Komitatano, kaj estis elektita unuanime
  • Ni diskutis la eblecon starigi pli specifajn eventojn, ekz. kun fokuso al debatoj kaj diskutrondoj, kaj la ebleco starigi pli da kursoj
  • Ni priparolis tion, kela 2021a UK okazos en Belfasto, kaj kiel ni povus uzi tiun oportunon, ekz. per gastigo de la IJK, aŭ starigo de junulara sekcio dum la UK
At the White Rabbit

Poste, ni faris sesion de ‘fulmoprelegoj’, mallongaj prelegoj pri diversaj temoj. Marteno diskutis la tradukadon de anglaj kantoj en la ĉehan. Felikso priparolis la skandaleman vivon de Publius Clodius Pulcher. Mi (Tyron Surmon) klarigis kiel oni povas kompari la kvalitecon de vikipedioj en malsamaj lingvoj, kaj kiel ni povas uzi tiujn metodojn por malkovri kiuj estas la plej bonaj (finfine, la kataluna kaj la serba). Adamo prezentis Esperantan tabloludon, kiun li kreis kun la celo instigi al komencantoj paroli Esperanton. Kaj finfine, Tim klarigis kial ni devus NENIAM uzi la vorton ‘quite’ en la angla, kiu nepre ja estis, ‘quite’ bona prelego.

The picnic in Christchurch Meadows

Ni ankaŭ havis kafpaŭzon, rimarkinda pro la hejmfarita belga tiramisuo farita de Adamo kaj Ariel, kiun ni manĝis rekte de la ujo, pro manko de teleroj…

Seke ni havis 2 interagajn atelierojn. La unua estis de Felikso, pri kial ‘Topologio estas Mojosa’. Li montris al ni kiel ni povas krei niajn proprajn topologiajn formojn, tondante, gluante, kaj surskribante paperpecojn. Poste ni havis sesion pri kiel oni povas krei sian propran videoludon. Ariel montris al ni la programojn Twine kaj Bitsy, kaj siajn (malaĉajn) memfaritajn ludetojn. 

La tago finiĝis per komuna vespermanĝo en la pabo ‘La Blanka Kuniklo’ (The White Rabbit). Ni ĉiuj manĝis picon, kaj havis (bonvenajn kaj bezonatajn) drinkaĵojn, ĝuante multe da bona konversacio, kaj eĉ la oportunon ludi plurajn tabloludojn kunportitajn de partoprenantoj. Pluraj homoj sukcesis noktfestumi poste, sed ne la organizantoj, kiuj revenis loĝejen por tre meritata frua nokto!

Dimanĉo komenciĝis per gvidata rondiro de Oksfordo, farata de mi, Tyron. Certe ne haste preparita la nokton antaŭe, ĝi estis tute esperantlingve, kaj montris multajn Oksfordajn vidindaĵojn, inkluzive la Blackwells-librejon (kiu havas la mondrekordon por la plej granda individua ĉambro kiu vendas librojn), la biblotekon Bodleian, kaj Corpus Christi, mia propra kolegio.

Poste ni faris ‘punting’, aktivaĵo konata pro sia kerneco al la Oksforda kaj Kembriĝa studentaj spertoj, sed ankaŭ pro la necerta traduko de ĝi al Esperanto. Premboatumado, stangboatumado, aŭ simple puntado? Ni ne scias, sed ĝi estis tre ripoziga, unu horo sur la akvo kaj sub la suno. Tiam ni promenis al Christchurch Meadows por sidiĝi, ripozi, babili, kaj pikniki – kaj ĝenerale simple ĝui bonan finon al la evento.

Entute, mi revenis hejmen post la evento tre laca, sed ankaŭ tre feliĉa. La semajnfino estis la rezulto de monatoj da laboro kaj organizado de la komitato, kaj laŭ mi tio vere montris bonajn rezultojn. Ni multe lernis de niaj eraroj, gajnis multe da sperto kaj vere evoluis kiel organizo dum la pasinta jaro, kaj mi tre antaŭĝojas vidi, kio okazos dum la sekva jaro por JEB!

Vi povas vidi la fotoalbumon de la evento ĉi tie

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.