Raporto pri nia evento en Oksfordo, aŭgusto 2019

Tyron Surmon Aranĝoj, Novaĵoj, Raportoj Lasi Komenton

La ĵusa JEB-renkontiĝo okazis en Oksfordo, dum la semajnfino de la 31a de Aŭgusto ĝis la 1a de Septembro, kun 14 ĉeestantoj. Eble tendenca kiel unu de la organizantoj, mi pensis ke la evento estis bonega, kaj revenante hejmen mi estas plena je ideoj kaj entuziasmo, kaj sentas min tre pozitiva pri la baldaŭa estonteco de JEB. La evento komenciĝis …

JEB-Renkontiĝo en Oksfordo aŭgusto 2019

Ariel Bonkorpa Aranĝoj 2 Komentoj

Oksfordo estas historia urbo en suda Anglio. Ĝi estas facile atingebla de busoj kaj trajnoj el Londono kaj la cetero de Britio. Mondfama pro ĝia universitato, ĝi estas ornamita de belaj konstruaĵoj kaj vigligita de pluraj imponaj muzeoj. Krome, ĝi havas elstaran ĉenon de glaciaĵejoj, G&D’s, do efektive estas ĉio necesa por bona renkontiĝo!

JEB partoprenas la festivalon Voilà! – kaj ankaŭ vi partoprenu!

Ariel Bonkorpa Aranĝoj Lasi Komenton

Voilà! Europe, teatra festivalo pri Eŭropo, okazos Londone ĉi-Novembre, kaj JEB partoprenas! La 7an, 8an kaj 10an de Novembro, venu spektu Wesele / Wedding, teatraĵo en la pola kaj la angla, kun iomete da Esperanto, pri la lasta pol-angla geedziĝfesto antaŭ Briteliro (Applecart Arts, 170 Harold Rd, E13 0SE, je 19:15 + 20:45, £10). Kaj la 10an de Novembro, venu al Esperanto …

Venonta JEB-renkontiĝo: Londono en Majo 25a-27a!

Ariel Bonkorpa Aranĝoj Lasi Komenton

Ni ege feliĉas anonci nian someran Esperanto-renkontiĝon en Londono! La renkontiĝo okazos la 25an ĝis la 27a de Majo kaj inkluzivos viziton al la Londona Esperanto-Klubo, sesion kun prelegoj kaj ludoj, ekskurson al Natural History Museum, kaj komunajn manĝojn. La sesio okazos sabate kaj celas novulojn, enhavante programerojn kaj angle kaj esperante. Klaku ĉi tie por plenaj detaloj kaj aliĝilo.