Junularo Esperantista Brita (JEB) estas asocio, kiu promocias Esperanton inter junuloj en Britio. Ni aranĝas regulajn eventojn tra la lando, kaj membreco estas senpaga!
Ĉu vi volas resti ĝisdata pri ĉioverda, kio okazas en Britio? Do abonu nian novaĵleteron! Ni sendos al vi retmesaĝon unu-du foje monate kun informoj pri venontaj aranĝoj en Britio, kursoj de Esperanto, kaj niaj aktivaĵoj ĝenerale. Krome, vi povas elekti ricevi mesaĝojn pri interesaj videoj/artikoloj kiujn ni trovis.