Raporto pri nia evento en Oksfordo, aŭgusto 2019

Tyron Surmon Aranĝoj, Novaĵoj, Raportoj Lasi Komenton

The new committee, left to right, Ariel, Tyron, and Adam

La ĵusa JEB-renkontiĝo okazis en Oksfordo, dum la semajnfino de la 31a de Aŭgusto ĝis la 1a de Septembro, kun 14 ĉeestantoj. Eble tendenca kiel unu de la organizantoj, mi pensis ke la evento estis bonega, kaj revenante hejmen mi estas plena je ideoj kaj entuziasmo, kaj sentas min tre pozitiva pri la baldaŭa estonteco de JEB.

La evento komenciĝis sabaton, en luita ĉambro super kafejo en la centro de Oksfordo, nomata Turl Street Kitchen. Estis la kutima ĥaosa organizado je la komeco – seĝoj mankis, la ĉambro ne estis preta, la projekciilo ne funkciis – sed kun la helpo de la frualvenantoj, ĉio estis preta kaj funkcianta je la 1a, kiam la evento oficiale komenciĝis.

Ariel Bonkorpa (JEB Prezidanto) estris enkondukan sesion, kie ĉiuj enkondukis si mem kaj ŝi klarigis la programon por la semajnfino. Ŝi donis skezon de la diversaj aktivaĵoj de JEB dum la pasinta jaro, inkluzive teatran eventon en Esperanto, plurajn enkondukajn sesiojn de Esperanto al neesperantistoj kaj Esperanto-kurson en Bristolo. Poste, ni faris nian jarkunsidon, kun tre fruktodona diskutado, kun la ĉefaj punktoj skribitaj sube.

Felix’s talk, ‘Topology is cool’
  • Tyron Surmon kandidatiĝis kiel Prezidato, kaj estis elektita unuanime
  • Ariel Bonkorpa kandidatiĝis kiel Vic-Prezidanto, kaj estis elektita unuanime
  • Adamo Brooking kandidatiĝis kiel Komitatano, kaj estis elektita unuanime
  • Ni diskutis la eblecon starigi pli specifajn eventojn, ekz. kun fokuso al debatoj kaj diskutrondoj, kaj la ebleco starigi pli da kursoj
  • Ni priparolis tion, kela 2021a UK okazos en Belfasto, kaj kiel ni povus uzi tiun oportunon, ekz. per gastigo de la IJK, aŭ starigo de junulara sekcio dum la UK
At the White Rabbit

Poste, ni faris sesion de ‘fulmoprelegoj’, mallongaj prelegoj pri diversaj temoj. Marteno diskutis la tradukadon de anglaj kantoj en la ĉehan. Felikso priparolis la skandaleman vivon de Publius Clodius Pulcher. Mi (Tyron Surmon) klarigis kiel oni povas kompari la kvalitecon de vikipedioj en malsamaj lingvoj, kaj kiel ni povas uzi tiujn metodojn por malkovri kiuj estas la plej bonaj (finfine, la kataluna kaj la serba). Adamo prezentis Esperantan tabloludon, kiun li kreis kun la celo instigi al komencantoj paroli Esperanton. Kaj finfine, Tim klarigis kial ni devus NENIAM uzi la vorton ‘quite’ en la angla, kiu nepre ja estis, ‘quite’ bona prelego.

The picnic in Christchurch Meadows

Ni ankaŭ havis kafpaŭzon, rimarkinda pro la hejmfarita belga tiramisuo farita de Adamo kaj Ariel, kiun ni manĝis rekte de la ujo, pro manko de teleroj…

Seke ni havis 2 interagajn atelierojn. La unua estis de Felikso, pri kial ‘Topologio estas Mojosa’. Li montris al ni kiel ni povas krei niajn proprajn topologiajn formojn, tondante, gluante, kaj surskribante paperpecojn. Poste ni havis sesion pri kiel oni povas krei sian propran videoludon. Ariel montris al ni la programojn Twine kaj Bitsy, kaj siajn (malaĉajn) memfaritajn ludetojn. 

La tago finiĝis per komuna vespermanĝo en la pabo ‘La Blanka Kuniklo’ (The White Rabbit). Ni ĉiuj manĝis picon, kaj havis (bonvenajn kaj bezonatajn) drinkaĵojn, ĝuante multe da bona konversacio, kaj eĉ la oportunon ludi plurajn tabloludojn kunportitajn de partoprenantoj. Pluraj homoj sukcesis noktfestumi poste, sed ne la organizantoj, kiuj revenis loĝejen por tre meritata frua nokto!

Dimanĉo komenciĝis per gvidata rondiro de Oksfordo, farata de mi, Tyron. Certe ne haste preparita la nokton antaŭe, ĝi estis tute esperantlingve, kaj montris multajn Oksfordajn vidindaĵojn, inkluzive la Blackwells-librejon (kiu havas la mondrekordon por la plej granda individua ĉambro kiu vendas librojn), la biblotekon Bodleian, kaj Corpus Christi, mia propra kolegio.

Poste ni faris ‘punting’, aktivaĵo konata pro sia kerneco al la Oksforda kaj Kembriĝa studentaj spertoj, sed ankaŭ pro la necerta traduko de ĝi al Esperanto. Premboatumado, stangboatumado, aŭ simple puntado? Ni ne scias, sed ĝi estis tre ripoziga, unu horo sur la akvo kaj sub la suno. Tiam ni promenis al Christchurch Meadows por sidiĝi, ripozi, babili, kaj pikniki – kaj ĝenerale simple ĝui bonan finon al la evento.

Entute, mi revenis hejmen post la evento tre laca, sed ankaŭ tre feliĉa. La semajnfino estis la rezulto de monatoj da laboro kaj organizado de la komitato, kaj laŭ mi tio vere montris bonajn rezultojn. Ni multe lernis de niaj eraroj, gajnis multe da sperto kaj vere evoluis kiel organizo dum la pasinta jaro, kaj mi tre antaŭĝojas vidi, kio okazos dum la sekva jaro por JEB!

Vi povas vidi la fotoalbumon de la evento ĉi tie

JEB-Renkontiĝo en Oksfordo aŭgusto 2019

Ariel Bonkorpa Aranĝoj 2 Komentoj

Kie?

“La Ponto de Vespiroj” de Tom Murphy VII, uzita laŭ CC BY-SA 3.0

Oksfordo estas historia urbo en suda Anglio. Ĝi estas facile atingebla de busoj kaj trajnoj el Londono kaj la cetero de Britio. Mondfama pro ĝia universitato, ĝi estas ornamita de belaj konstruaĵoj kaj vigligita de pluraj imponaj muzeoj. Krome, ĝi havas elstaran ĉenon de glaciaĵejoj, G&D’s, do efektive estas ĉio necesa por bona renkontiĝo!

La sabata programo okazos en luita ĉambro super ‘Turl Street Kitchen’, luksa kaj sendependa restoracio/kafejo, tre apud la urbcentro.

Kiam?

Cowley Road d Kamyar Adl, uzita laŭ CC BY 2.0

La renkontiĝo okazos de la 31a de aŭgusto ĝis la 1a de septembro. Ĝi komenciĝos je 13:00 sabaton (la 31an) kaj finiĝos je 16:00 dimanĉon (la 1an). Sed vi ne devas partopreni la tutan eventon, kaj povas esti, ke iuj homoj restos pli longe por festi.

Kie povas ni loĝi?

Ne estas oficiala loĝejo por la evento. Sed, se vi volas rekomendojn, bonvolu sendi al ni retpoŝton ĉe komitato@jeb.org.uk, kaj ni tre feliĉe helpos vin 🙂

Krom viaj loĝ-, manĝ- kaj vojaĝkostoj, ne estas kotizo por la evento.

Kion ni faros?

Sabaton 13:00

La programĉambro

En la ĉambro super Turl Street Kitchen ni havos la jenan programon:

  • La jarkunsido de Junularo Esperantista Brita. Por povi voĉdoni, membriĝu senpage antaŭ la evento.
  • “La Esperantista Junulara movado por komencantoj” – prelego de Tyron Surmon
  • Fulmoprelegoj: 5-minutaj prelegoj pri diversaj temoj (ankoraŭ eblas proponi ion!):
    • “La Kvakeroj: komunomo de paco” kaj “Filosofio kiel amiko” de Diko Kirkham
    • “La Vivo kaj Morto de Publio Clodio Pulchero” de Felix Stokes
    • “Traduko na anglalingvaj kantoj en la ĉeĥan” de Marteno Miniĥ
    • “Vikipedioj” de Tyron Surmon
  • “Topologio estas Mojosa” de Felix Stokes
  • “Ĉiu povas krei videoludon! Enkonduko al Twine kaj Bitsy” – ateliero de Ariel Bonkorpa pri kreado de ludoj. Kunportu vian komputilon se vi povas.
  • Tabul- kaj Kartludoj provizotaj de Tim Morley

Sabaton 19:00

Sabaton vespere estos komuna manĝo en ankoraŭ ne decidita loko. Do, indiku viajn manĝpreferojn en la aliĝilo, kaj ni preparos kelkajn taŭgajn opciojn kaj decidos pri la loko dum la aranĝo.

Sabaton 21:00

Poste, ni iros al loka Wetherspoons (brita pab-ĉeno) aŭ al G&D’s (elstara loka Oksforda glaciaĵejo, malferma ĝis meznokto), aŭ ambaŭ!

Dimanĉon 10:30

Puntado en la Rivero Cherwell, kun Magdalen Turo en la fono

Gviditan rondiron de la urbo, vidante ĉiujn plej gravajn vidindaĵojn (Radcliffe Camera, Bodleian bibloteko, Ponto de Suspiroj, Oksforda Kastelo, almenaŭ unu kolegio), tute esperantlingve!

Dimanĉon 12:00

Premboatumado (punting) tra la Rivero Cherwell (tradicia Oksforda aktivaĵo, kaj bonega maniero por vidi la urbon)

Dimanĉon 13:30

Piknikon en Christchurch Meadows. Indiku viajn preferojn en la aliĝilo, kaj ni provizos la manĝaĵojn 🙂

Ni bonvenigas kontribuojn al la programo. Indiku en la aliĝilo, aŭ sendu mesaĝon al komitato@jeb.org.uk. Se vi planas fari prelegon, ni petas, ke ĝi estu ne pli ol 30 minutojn longa. Prefere estu fulmoprelego (5-10 minutoj). Atelieroj, ludoj, kaj aliaj programeroj povas daŭri pli longe.

Kiel alveni?

Estas rekta buso, X90, de London al Oksfordo, kaj tio kutime estas la plej malmultkosta opcio, je £8 por plenkreskulo. Se vi vojaĝas je tre frua horo, la Megabus-servo povus esti pli malmultkosta, je ĉirkaŭ £5.

Oksfordo estas facila trafebla per trajno el London Paddington. De aliaj partoj de Britio, ne ĉiam estas rektaj trajnoj, sed eblas iri al Reading aŭ Didcot Parkway kaj ŝanĝi tie. Alternative, eltrajniĝu ĉe Didcot Parkway kaj prenu la buson X2 al Oksfordo. Por mendi trajnbiletojn, ni rekomendas National Rail, ĉar ne estas mendkotizo. Se vi mendos per The Train Line, vi povos uzi viajn biletojn poŝtelefone. Atentu, ke en Britio tre indas aĉeti trajnbiletojn anticipe, kutime kelkajn semajnojn antaŭ la vojaĝo, ĉar alie povas esti tre koste.

La Oksforda urbocentro estas relative malgranda, do por piedirantoj estas facile atingi la renkontiĝejojn. Krome, estas tri buskompanioj, kiuj servas Oksfordon.

Mi havas demandon!

Perfekte, ni havas respondojn! Sendu mesaĝon al komitato@jeb.org.uk.

Helpu! Estas mia unua renkontiĝo

Ĉi tiu evento ne estas por kompletaj komencantoj lingve. Bone, se vi komprenas tion ĉi, vi havas sufiĉe bonan Esperanton por veni! Tamen, eĉ se vi parolas Esperanton bone, iri al via unua Esperanto-aranĝo povas esti nervoziga afero. Ni volas krei kiel eble plej komfortan etoson por novuloj, sed ni ne povas prepari por ĉiu ajn eblo. Do, se vi havas apartajn demandojn aŭ proponojn kiel novulo, kontaktu nin ĉe komitato@jeb.org.uk aŭ skribu en la aliĝilo.

Informoj pri Alirebleco

Bedaŭrinde, Oksfordo havas multajn antikvajn rondŝtonajn stratojn, kiuj povas kaŭzi problemojn por rulseĝuzantoj. Vi povas trovi plenan gvidon pri alirebleco en la angla ĉi tie.

La averaĝa taga temperaturo dum tiu periodo de la jaro en Oksfordo estas ĉirkaŭ 20 gradoj. Tamen, Brita vetero estas neantaŭdirebla, do povus esti pli varme, eble ĉirkaŭ 25 gradoj. Do se vi konsideras tion varma, kunportu somerajn vestaĵojn, sed prenu ankaŭ jakon, kaze ke ĝi iĝos malvarma. Krome, en Britio ofte pluvas, do prenu ombrelon!

Ĉu mi povas peti subvencion por ĉeesti la eventon?

eta.emblemo

Se vi estas sub la aĝo de 25, kaj loĝas en Britio, vi rajtas peti subvencion por ĉeesti la eventon kaj kovri ĉiujn de viaj kostoj, dank’ al NoJEF (Norviĉa Jubilea Esperanto-Fondaĵo). Vi simple devas sendi retpoŝton al la sekretario de la organizo (tim.owen@esperanto.org.uk) skribante viajn elspezojn, kaj promesu verki raporton post la evento. La organizantoj ofte uzis tiun-ĉi fondaĵon si mem, do se vi bezonas helpon kun la proceso, bonvolu sendi retpoŝton al ni ĉe komitato@jeb.org.uk 🙂

Aliĝi

Aliĝu al la evento ĉi tie

Ligilo al la Fejsbuka-evento

JEB partoprenas la festivalon Voilà! – kaj ankaŭ vi partoprenu!

Ariel Bonkorpa Aranĝoj Lasi Komenton

Voilà! Europe, teatra festivalo pri Eŭropo, okazos Londone ĉi-Novembre, kaj JEB partoprenas!

La 7an, 8an kaj 10an de Novembro, venu spektu Wesele / Wedding, teatraĵo en la pola kaj la angla, kun iomete da Esperanto, pri la lasta pol-angla geedziĝfesto antaŭ Briteliro (Applecart Arts, 170 Harold Rd, E13 0SE, je 19:15 + 20:45, £10).

Ariel Bonkorpa

Kaj la 10an de Novembro, venu al Esperanto – kio, kie, kaj kial?, interaga lingvoleciono kaj rakontseanco gvidita de Ariel Bonkorpa (Theatre Deli, 2 Finsbury Avenue, London, EC2M 2PA, je 12:45 – 13:45, £10). Ĝi estas parto de la Eŭropa Teatra Forumo, kaj per via bileto vi povos partopreni ĉiujn eventojn de tiu semajnfino.

Ni planas grupiĝi Sabate la 10an de Novembro por ĉeesti la lingvolecionon dumtage kaj la teatraĵon je 20:45. Biletoj des malpli kostiĝas ju pli multope oni aĉetas, do invitu vian amikaron por ŝpari!

JEB diskutas, festas kaj kreskas – raporto pri renkontiĝo en Londono 2018

Ariel Bonkorpa Raportoj 2 Komentoj

Mi treege ĝojas verki ĉi tiun raporton. Tiel multe, ke mi faris ĝin la finan tagon de la ĵusa semajnfina renkontiĝo, alveninte hejmen kun multe da novaj ideoj kaj entuziasmo. Ne nur estis vigla kaj amuza evento por spertaj Esperantistoj, sed venis ankaŭ pluraj novuloj, kaj ni ekhavis novajn komitatanojn dum nia jarkunsido. La renkontiĝo okazis en Londono, de la 25a de Majo ĝis la 27a, kaj ĉeestis 17 homoj tra la evento.

La evento komenciĝis Vendrede ĉe la Londona Esperanto-Klubo. Sophie Horrocks prelegis pri la diversaj junularaj aranĝoj, kiuj okazos ĉijare, kaj poste mi, Ariel Bonkorpa, prelegis pri la diversaj manieroj aktiviĝi ene de Esperantujo, ĉu per arto, organizi eventojn, instrui, kaj donis konsilojn pri kiel efike kaj daŭrigeble fari tion.

Legi plu

Venonta JEB-renkontiĝo: Londono en Majo 25a-27a!

Ariel Bonkorpa Aranĝoj Lasi Komenton

Ni ege feliĉas anonci nian someran Esperanto-renkontiĝon en Londono! La renkontiĝo okazos la 25an ĝis la 27a de Majo kaj inkluzivos viziton al la Londona Esperanto-Klubo, sesion kun prelegoj kaj ludoj, ekskurson al Natural History Museum, kaj komunajn manĝojn. La sesio okazos sabate kaj celas novulojn, enhavante programerojn kaj angle kaj esperante.

Klaku ĉi tie por plenaj detaloj kaj aliĝilo.