Junularo Esperantista Brita (JEB) estas asocio, kiu promocias Esperanton inter junuloj en Britio. Ni aranĝas regulajn eventojn tra la lando, kaj membreco estas senpaga!

Antaŭa logotipo de JEB
JEB fondiĝis en 1959 kiel branĉo de la Esperanto-Asocio de Britio (EAB). En tiuj fruaj jaroj laboris en la organizo kelkaj nun tre konataj Esperantistoj, kiel Humphrey Tonkin kaj John Wells. Dum la 2000-aj jaroj, JEB reviviĝis dank’ al la klopodo de Daniel White kaj Tim Owen (ambaŭ eksprezidantoj).
Prezidanto: Tyron Surmon
Tyron estas 20-jaraĝa kaj venas el Kent. Li unue komencis lerni Esperanton antaŭ 4 jaroj per la Duolingo kurso, kaj ĉeestis lian unuan Esperanton aranĝon en la somero de 2017. Lia precipa celo estas provi certigi ke ĉiuj junaj Esperantistoj en Britio povas esti engaĝataj pri JEB kaj ĝiaj aktivaĵoj. Ekster Esperantujo, li studas Historion kaj Politikon ĉe la Universitato de Oksfordo, kaj ŝategas ludi frisbeon.
Vicprezidanto: Ariel Bonkorpa
Ariel havas 26 jarojn kaj origine estas de Bath. Ŝi jam okupiĝas pri Esperanto dum preskaŭ naŭ jaroj, kaj laboras kiel instruisto de la angla kaj Esperanto, kaj kiel verkisto. Ŝi kontribuas al la blogo Egalecen, pri socia justeco kaj feminismo en Esperanto, kaj faras videojn pri amuzaj stultaĵoj en Esperanto. Ŝi dediĉas sin al organizi mojosajn kaj alireblajn JEB-renkontiĝojn, kaj esperas vidi vin dum iu en estonto!