Oksfordo estas historia urbo en suda Anglio. Ĝi estas facile atingebla de busoj kaj trajnoj el Londono kaj la cetero de Britio. Mondfama pro ĝia universitato, ĝi estas ornamita de belaj konstruaĵoj kaj vigligita de pluraj imponaj muzeoj. Krome, ĝi havas elstaran ĉenon de glaciaĵejoj, G&D’s, do efektive estas ĉio necesa por bona renkontiĝo!
JEB diskutas, festas kaj kreskas – raporto pri renkontiĝo en Londono 2018
Mi treege ĝojas verki ĉi tiun raporton. Tiel multe, ke mi faris ĝin la finan tagon de la ĵusa semajnfina renkontiĝo, alveninte hejmen kun multe da novaj ideoj kaj entuziasmo. Ne nur estis vigla kaj amuza evento por spertaj Esperantistoj, sed venis ankaŭ pluraj novuloj, kaj ni ekhavis novajn komitatanojn dum nia jarkunsido. La renkontiĝo okazis en Londono, de la …