JEB diskutas, festas kaj kreskas – raporto pri renkontiĝo en Londono 2018

Ariel Bonkorpa Raportoj 2 Komentoj

Mi treege ĝojas verki ĉi tiun raporton. Tiel multe, ke mi faris ĝin la finan tagon de la ĵusa semajnfina renkontiĝo, alveninte hejmen kun multe da novaj ideoj kaj entuziasmo. Ne nur estis vigla kaj amuza evento por spertaj Esperantistoj, sed venis ankaŭ pluraj novuloj, kaj ni ekhavis novajn komitatanojn dum nia jarkunsido. La renkontiĝo okazis en Londono, de la …

Venonta JEB-renkontiĝo: Londono en Majo 25a-27a!

Ariel Bonkorpa Aranĝoj Lasi Komenton

Ni ege feliĉas anonci nian someran Esperanto-renkontiĝon en Londono! La renkontiĝo okazos la 25an ĝis la 27a de Majo kaj inkluzivos viziton al la Londona Esperanto-Klubo, sesion kun prelegoj kaj ludoj, ekskurson al Natural History Museum, kaj komunajn manĝojn. La sesio okazos sabate kaj celas novulojn, enhavante programerojn kaj angle kaj esperante. Klaku ĉi tie por plenaj detaloj kaj aliĝilo.