Voilà! Europe, teatra festivalo pri Eŭropo, okazos Londone ĉi-Novembre, kaj JEB partoprenas! La 7an, 8an kaj 10an de Novembro, venu spektu Wesele / Wedding, teatraĵo en la pola kaj la angla, kun iomete da Esperanto, pri la lasta pol-angla geedziĝfesto antaŭ Briteliro (Applecart Arts, 170 Harold Rd, E13 0SE, je 19:15 + 20:45, £10). Kaj la 10an de Novembro, venu al Esperanto …
JEB diskutas, festas kaj kreskas – raporto pri renkontiĝo en Londono 2018
Mi treege ĝojas verki ĉi tiun raporton. Tiel multe, ke mi faris ĝin la finan tagon de la ĵusa semajnfina renkontiĝo, alveninte hejmen kun multe da novaj ideoj kaj entuziasmo. Ne nur estis vigla kaj amuza evento por spertaj Esperantistoj, sed venis ankaŭ pluraj novuloj, kaj ni ekhavis novajn komitatanojn dum nia jarkunsido. La renkontiĝo okazis en Londono, de la …
Venonta JEB-renkontiĝo: Londono en Majo 25a-27a!
Ni ege feliĉas anonci nian someran Esperanto-renkontiĝon en Londono! La renkontiĝo okazos la 25an ĝis la 27a de Majo kaj inkluzivos viziton al la Londona Esperanto-Klubo, sesion kun prelegoj kaj ludoj, ekskurson al Natural History Museum, kaj komunajn manĝojn. La sesio okazos sabate kaj celas novulojn, enhavante programerojn kaj angle kaj esperante. Klaku ĉi tie por plenaj detaloj kaj aliĝilo.