JEB-Renkontiĝo en Londono 25-27a Majo

Junularo Esperantista Brita invitas vin al somera Esperanto-renkontiĝo en Londono! La renkontiĝo okazos la 25an ĝis la 27a de Majo kaj inkluzivos viziton al la Londona Esperanto-Klubo, sesion kun prelegoj kaj ludoj, ekskurson al Kenwood House, kaj komunajn manĝojn. La sesio okazos sabate kaj celas novulojn al Esperanto-aranĝoj.

Krome, ni atentigas, ke ne estas programkotizo. Vi devas prizorgi viajn manĝojn kaj loĝadon, sed ni volas, ke la evento estu plej alirebla kiel eble por ĉiuj.

Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti komitato@jeb.org.uk.

Do kion vi atendas? Aliĝu sube. Ni antaŭĝojas vidi vin.

Aliĝu al la Facebook-evento.