Vendredo
Renkontiĝo kun LEK (Londona Esperanto-Klubo) ĉe Diorama Arts Centre, 17:45

Londona Esperanto-Klubo funkcias dum multaj jardekoj, kaj provizas komfortan kaj kleran spacon dum ĝiaj vendredaj renkontiĝoj. Estos miksaĵo de aĝoj, kun prelegetoj kaj babilado – tre bona ŝanco por praktiki vian Esperanton, se vi estas novulo. Ni renkontiĝos ekster la konstruaĵo.
Estos du prelegetoj de JEB-anoj: unue prelegos Saŝa Murr pri junularaj Esperanto-aranĝoj, kaj poste Ariel Bonkorpa pri diversaj formoj de aktivado ene de Esperantujo. Poste estos prelego de John Wells, honora prezidanto de LEK kaj konata fonetikisto.
Ni renkontiĝos ekster la artejo sur Triton Street.
Sabato
Pikniko en Greenwich Parko, 11:30~
Sabate ni okazigos neformalan piknikon en Greenwich Parko, proksima al la rivero kaj la ejo por la sekva programero. Ni petas al vi kunporti iom da manĝaĵoj aŭ por vi mem, aŭ por kundividi – certe iuj iros aĉeti surloke.
Se la vetero montriĝas malbona, ni iros anstataŭe al restoracio. Se vi havas severajn alergiojn, ni povas konsili al partoprenantoj ne kunporti manĝaĵojn kun tia enhavo – bonvolu indiki tion en la aliĝilo.
Ni renkontiĝos ĉe la Supertera (Overground) Trajnstacio Greenwich.
Sesio pri Esperanto por novuloj ĉe Rothbury Hall, 14:30 – 18:30
Dum la sesio estos prezento de la dokumentarfilmo La Universala Lingvo, kun subtekstoj en Esperanto, kelkaj prelegetoj, teo kaj kafo, diskutrondoj kaj ludoj. La celo estas bonvenigi novulojn al la Esperanto-movado kaj doni guston de la lingvo kaj ĝia kulturo al tiuj, kiuj ne partoprenis multajn (aŭ eĉ neniun!) eventon antaŭe.
Se vi volas kontribui al la programo – per prelegeto, filmeto, ludo, io ajn – skribu tion en la aliĝilo.
Krome okazos la jarkunsido de JEB, inkluzive la prezenton de nia nova konstitucio kaj ĝisdatigo pri nia agado.
Komuna vespermanĝo ĉe The Gate Clock, 19:00
Estas tradicio iri al Wetherspoons almenaŭ unufoje dum ĉiu JEB-aranĝo, kaj ĉi tiu certe ne estos escepto. The Gate Clock troviĝas 20 minutojn for de Rothbury Hall piede kaj havas gamon da malmultkostaj kaj vegetaraj/veganaj opcioj por ĉies gusto.
Dimanĉo
Ekskurso al Kenwood House kaj oficiala fino de la evento, 11:00 – 13:00
Kenwood House estas belega nobela domo proksime al Hampstead Heath. Anna Löwenstein, konata aŭtoro de Esperantujo, gvidos nin tra la domo en Esperanto. La gvidado daŭros proksimume horon, kaj poste estos eblo tagmanĝi en apuda drinkejo aŭ kafejo, kaj promeni tra Hampstead Heath.
La evento oficiale finiĝos post la gvidado, sed certe iuj restos pli longe, do ne nepre mendu viajn biletojn por foriri tuj poste.
Atentu, ke valizoj ne estas permesataj ene de la domo, kaj sakoj devas esti metitaj sur via brusto. Vi tamen povos lasi viajn havaĵojn en la kafejo kun unu el ni dum la gvidado. La gvidado estas senpaga, sed mondonacoj estas rekomendataj.
Rigardu la retejon por pliaj informoj.